Afleveringen

  • En la 1349-a E_elsendo el la 20.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La komenca aktualaĵo rilatas al la daŭranta batalo kontraŭ la inundo plaginta Pollandon en la lasta semajno.• Sekve en la kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de 150 eldonoj de „Sinjoro Tadeo” en Poznano; pri filmo en la dana-pola-sveda kunprodukto kandidatigita de Danio por Oskar-premio; pri arkeologiaj malkovroj ĉe la konstruplaco en Krakovo.• En la E-komunuma segmento ni informas pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Paco (21.09.2024) kaj pri KAEST kun la sama temo kiel la venontjara UK en Brno, Ĉeĥio.• En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni deklamprezentas la poeziaĵon de Lilli Promet "Aŭtuno I" en la traduko de Hilda Dresen, kiu devenas el la libro „Estona Soveta Poezio” (1977).• Muzike akompanas nin ĉi-foje Feri Floro per la kanzono „Ĝui la vivon”. La interreta foto prezentas la E-tradukon de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, kiun faris Antoni Grabowski.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1348-a E_elsendo el la 15/16.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato, kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katalin Kováts.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri grava mesaĝo, kiun ricevis Etsuo Miyoshi de la Eŭropa Komisiono agnoskinta la uzorajton de Esperanto en tiaj programoj kiel Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo; pri la inundo plaginta la sud-okcidentan Pollandon; pri septembro kiel Pola Monato en la kanada Nov-Skotio; pri kreskanta turisme interesiĝo pri la salminejo Wieliczka.• En la sciencbultena rubriko ni informas pri la Futurologia Konferenco okazinta semajnfine kun la partopreno de kulturagantoj kaj sciencistoj.• Ĵus aperis en jutubo la plej nova muzikvideo de Armel Amiot pri „Nova Tero” - https://youtu.be/oEMevgFW6RE. Ni prezentas fragmente ĝian sonversion. La programinformon akompanas interreta foto kun alrigardo al la plaga inundo konkeranta la sudorientan Pollandon.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • Zijn er afleveringen die ontbreken?

    Klik hier om de feed te vernieuwen.

  • En la 1347-a E_elsendo el la 10.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas nia redakcia kolego Maciej Jaskot, kiu kundividas kun ni informojn pri sia konkursa kontribuo al la daŭranta rete ĝis dimanĉo 75-a IKUE-kongreso. Ni prezentas iujn el liaj premiitaj verkoj.• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la okazanta en Varsovio 20-a Festivalo „Kruciĝo de Kulturoj” kun partopreno de artistoj el la Suda Koreio, Insularo de la Verda Kabo, Alĝerio, Malio, Angolo kaj Italio; pri la daŭranta ĝis oktobro Pola-Rumana Kultura Sezono kun eventoj en ambaŭ landoj.• E-komunumsegmente ni informas pri la nova interkonsento de Hispana Esperanto-Federacio kun la hispana kulturministerio.• Muzike akompanas nin en la elsendo Cícero Soares per „Karnavalja en Esperantujo”, aperinta kadre de la kolekto Brazila Muziko. La interreta foto rilatas al la prezentoj dum la 20-a Festivalo „Kruciĝo de kulturoj”.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1346-a E_elsendo el la 05.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo profesorino Ilona Koutny dividas kun ni siajn spertojn pri la dumsomeraj aktivadoj kiel partopreno en konferenco pri konstruataj lingvoj en Francio, kursoj pri interkultura komunikado en Francio kaj Italio, omaĝaj kontribuoj pri la 100-jariĝanta nunjare prof-o István Szerdahelyi.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri historiaj datrevenoj omaĝitaj en Pollando lime de aŭgusto kaj septembro 2024. Niaj informoj rilatas krome al la kreskantaj prezoj de arĝento kaj al „ne” por plurfunkciaj telefonoj en pliaj eŭropaj lernejoj.
    • La sciencbultena rubriko traktas la kontraŭfajran, kontraŭincendian ĵeleon de usonaj sciencistoj.
    • Muzike akompanas nin Ana Ribeiro per la fragmento de la kanto „La Dizertonto”. La interreta foto ĉe la programinformo koncernas malpermeson de poŝtelefonoj en lernejoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
    https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1345-a E_elsendo el la 30.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la 7-a mortodatreveno de la plej elstara E-poetino, Marjorie Boulton (pasanta la 30-an de aŭgusto 2024) el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni memorigas nian intervjuon faritan kun ŝi dum la UK en Vilno 2005. La akompana foto prezentas ŝin kun prof. John Wells, kiu transdonas al ŝi bonezirojn okaze de ŝia 90-jariĝo.
    • En la kulturkronika bulteno ni informas pri la 50-jariĝo de Arkady Fiedler-muzeo apud Poznano, pri la arto de Hiroshige en Krakovo kaj pri regionaj kulturdistingoj en Lublino (la orienta Pollando).
    • Ni krome informas pri la proksimiĝanta IKUE-kongreso kaj ligita kun ĝia temo konkurso: https://eventaservo.org/e/d53a9b kaj jen la kongresa aliĝilo: https://mallonge.net/75ikue.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1344-a E_elsendo el la 25.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La eĥoj ligitaj kun la 1-a UK en Afriko daŭre troveblas en nia laŭvica elsendo. Ĉi-foje pro la komuna foliumado de la kelkaj retaj periodaĵoj. Ni referencas al „Libera Folio” kaj citas el la raportaj vortoj de Tim Owen aperintaj en la teksto „En Aruŝo venkis idealismo”. Ni referencas al sezonoj.ru kaj aperinta en ĝi raporto de Jukka Pietiläinen „Unika okazaĵo en Aruŝo”, citante liajn finajn vortojn. Ni foliumas la rete aperintan septembran numeron de „Esperanto”, kiu plimulton de la numero dediĉas al la 1-a UK en Afriko, sed en kiu ni i.a. trovas ankaŭ interesajn informojn pri la antaŭinta ĝin ILEI-kongreso en la Suda Ameriko en Maceió, Brazilo.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato; pri malkreskanta interesiĝo pri vintrinkado en la monda skalo; pri fandindustriaj tradicioj registritaj kiel laŭvica pola kulturheredaĵo.• La sciencbultena rubriko enhavas donitaĵojn pri apliko de novaj teknologioj jen por la akirado de grafeno el mikroplasto, jen por povi redati la kreiĝon de la Torina Mortotuko je la tempo de Kristo.• Ni krome informas pri nova ZEO en Bjalistoko. Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Kune kun vi”. La akompana al la programinformo interreta foto koncernas la malkreskantan vinpoduktadon en la monda skalo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1343-a E_elsendo el la 20.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Patricio Agustín Iglesias kaj Meiyer Goren, kun kiuj ni interparolas pri aktuala stato de la #PasportaServo. Ni informe referencas al la aperinta hodiaŭ en Libera Folio interparolo pri la progresoj en la katalogado de Biblioteko Hector Hodler en la Nacia Biblioteko en Varsovio: https://www.liberafolio.org/2024/08/20/la-katalogado-de-biblioteko-hodler-progresas/; al la aperinta antaŭ kelkaj tagoj ĉe Libera Folio resuma retrorigardo de Tim Owen pri la 109-a UK en Aruŝo.• En la E-komunuma segmento ni informas pri lernolibroj en la svahila aperintaj antaŭ la UK en Aruŝo; pri la kandidatigoj por la Premio Maertens; pri restarigita ZEO en Bjalistoko; pri la jam anoncita Virtuala Kongreso de Esperanto 2024.• En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri pola literaturo en Beogrado; pri samurajaj glavoj ekspoziciataj en Toruno, pri historia skizo rilatanta al la aspekto de palacaj ĝardenoj en Bjalistoko.• Pri Falsteloj de Erika Godó (Belulino) kantas Suno AI. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas ĝuste la fenomenon de falantaj steloj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1342-a E_elsendo el la 15.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni prezentas la lastan faskon da sondokumentoj ligigitaj kun la 109-a UK en Aruŝo. Tio estas nia 8-a kaj lasta raporta kontribuo dediĉita al la 1-a UK en Afriko. Pri la publika kunsido de Akademio de Esperanto, okazinta la lastan ĵaŭdon, rakontas la sekretario de la Akademio, François Lo Jacomo. Marija Belošević informas kiel IKUE kaj KEU preparis sin por la Movada Foiro kaj proksimigas sian kontribuon al la Kleriga Lundo. Tim Owen konfesas publikan penton pro sia skeptikeco rilate al sukceso de la UK-o en Afriko.• Komence en aktualaĵoj ni informas pri la 104-a datreveno de la Varsovia Batalo 1920, solenata kiel Festo de la polaj militistaj fortoj; pri somera Paderewski-festivalo kaj la subĉielaj koncertoj de lia muziko en Ujazdów-parko; pri Medalo de Nils Gunnar Jerlov por profesoro Dariusz Stramski.• La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la esploroj de profesoro Stramski kaj la atribuita al li medalo de Oceanografia Societo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1341-a E_elsendo el 09/10.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia lasta raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni komence fokusiĝas pri la sabata Solena Fermo. I.a. ni prezentas kiel sondokumenton parton de la kongresa rezolucio uzante la dokumenton de Māra Timermane el fb-o. En la fina parto ni prezentas sonscenajn fragmentojn pri la transdono de la kongresa flago, Internacia Arta Vespero, ĉi-foje uzante la fb-ajn registrojn de Indu Devi Thapaliya. Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Marija Belošević, kiu dividas kelkajn impresojn pri la ekumena diservo kaj katolika meso en Aruŝo kaj pri du novaj eldonaĵoj de IKUE prezentitaj i.a. kadre de la kongresa temo kaj dum la programero Libroj de la Jaro. Tim Owen el EAB proksimigas la Infanlibron de la jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj rakontas al ni pri sia kontribuo al la riĉa literaturrilata programo de la kongresa ĵaŭdo. La ceteraj sonscenoj estas cititaj el registraĵoj en fb-o. La programinforma foto pri la transdono de la kongresa flago estis farita de IKUE. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1340-a E_elsendo el 08.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia ĵaŭda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni enrigardas en kelkajn apartajn programerojn de la mateno, i.a. temas pri la Esperantologia Konferenco. La merkreda kongresa kuriero unu plenan paĝon dediĉas al la hieraŭa ekskursa tago: https://uea.org/pdf/uk2024/vocxo_de_kilimangxaro_5.pdf. Pri tio, kiel ĝin pasigis rakontas al ni Marija Belošević. En la dua parto de la elsendo ŝi per kelkaj frazoj retrorigardas al la organizita de ŝi marda Tago de Lernado, kiu registrita per Zoom aperos en ILEI-paĝo. Ni mencias kelkajn el literaturrilataj programeroj de la tago, sed tute aparte aŭdiĝas kiel sondokumento la informo pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2024. Ĉar en la kongresa programo ne okazos koncerto de Samba Faye ni specimene prezentas fragmenton de lia E-kanto Samba-Senegalo-Esperanto. Kaj iom „prunte” aŭdiĝas sona eĥo el la vespera koncerto de JoMo. Li ankaŭ aperas en la foto akompananta la programinformon.  Ĝi estis farita de Amri Wandel dum la kongresa balo. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1339-a E_elsendo el 07.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia merkreda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni retrorigardas al la marda Komitata Forumo pri Informado, pri kiu ni interparolis kun Lu Wunsch-Rolshoven, UEA-oficisto pri komunikado. Ni parolas ankaŭ pri la hodiaŭa, t.e. merkreda Ekskursa Tago. Por ornami ĉi tiun temon aparte ni uzas por la programinformo fb-an foton de Māra Timermane. Tra la elsendo traplektiĝas ĉarma kanto „Afriko” muzikigita kaj kantigita de Suno AI por la vortoj de Erika Godó (Belulino). La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1338-a E_elsendo el la 06.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia marda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio la ĉefan atenton ni donas al la Tago de Lernado, kiu okazis ankaŭ por la eksterkongresa publiko pere de zoom-platformo. Ni citas el ĝi voĉojn el la prelego pri la burunda instruado de Esperanto kaj el alparolo de Katalin Kovats pri daŭra serĉado de kunlaborantoj por la projekto de edukado.net: Ekparolu. Apartan atenton ni donas al la prezentitaj en la kongresa bulteno Festparolado de UEA-prezidanto Duncan Charters kaj al la agadsufloroj de la Honora UEA-prezidanto, Humphrey Tonkin. En la programo gastas TEJO-estranino Snehaĝa, kiu informas pri junuloj dum la 109-a UK kaj la marda sinprezento de TEJO. Uzante la registraĵon de Fritz Hilpert ni citas sondokumente la vortojn de KD-Konga esperantista junulo, kiu varbas ĉe la kongresa libroservo por afrika literaturo en Esperanto. Fine de Brandono – sondokumento registrita de Snehaĝa - ni ekscias, ke iu el la plej popularaj trinkaĵoj de la mondo, servata ankaŭ dum la trinkmanĝa nokto de la 109-a UK, estas kokakolao, kiu   historie ligiĝas kun lia familio. Nian programinformon akompanas foto de afiŝo emfazanta pacdeziron de esperantistoj. Grave, en la 79-a datreveno de la faligo de la unua atombombo sur Hiroŝimon. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1337-a E_elsendo el la 05.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia lunda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio la ĉefan atenton ni donas al la tiutaga matena programo Kleriga Lundo. Informas nin pri ĝi la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar. Li ankaŭ dividas kun ni siajn kongresimpresojn kolektitajn ĝis la lunda mateno, en kiuj elstaras la dimanĉa Solena Inaŭguro kun i.a. nova propono de Landaj Salutoj.
    Ni krome retrorigardas al la lunda eldono de la loka „The Tanzania Times” https://tanzaniatimes.net/over-830-delegates-from-66-countries-jet-in-arusha-for-the-2024-esperanto-world-congress/, kiu unuapaĝe raportas pri la UK elstarigante la kongresprograman kontribuon de afrikaj esperantistoj. Ĉar ĝi mencias ankaŭ kursokonkurson de UEA pri la svahila ni memorigas la enhavon de unu el la antaŭkongresaj Gazetaraj Komunikoj pri ĝi kiel parto de la kongresa temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo” kaj pri  la rilata prelego de Prof. Élisée Byelongo pri tio "Kiel uzi Esperanton kaj la svahilan por la paco en Afriko?” kadre la kongresa Esperantologia Konferenco.
    Hodiaŭ en la kongresa programo aŭdiĝis aparta prelego pri Masaja kulturo kaj lingvo. Tial masajoj sur la interreta foto akompanas la hodiaŭan informprogramon. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1336-a E_elsendo el la 04.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    La 109-a UK de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio daŭras. En nia dimanĉa elsendo ni iom retrorigardas al la sabata Movada Foiro, pri kiu fotoj aperis en multegaj fb-aj profiloj. Same estas pri la dimanĉa Solena Inaŭguro, el kiu ni citas la prezidanton de UEA, Duncan Chartes pri praveco de la lingvokreinto proponi por vasta komunikado Esperanton. Hodiaŭ dank’ al lia sufloro ni gastigas la ĉeforganzantinon de la 2-a Afrika Kongreso de Esperanto, Miora Raveloharison. Krome ni prezentas sonscenon pri anonco de la rezultoj de literatura konkurso INK-3.
    La programinformon akompanas foto el fb-o pri la Solena Inaŭguro de la 109-a UK en Tanzanio. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1335-a E_elsendo el la 03.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    La 109-a UK de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio komenciĝis. Nia elsendo pri ĉi tiu ĉiujara evento referencas al la mesaĝo de Ans Bakker-ten Hagen aperinta en la 1-a numero de la kongresa bulteno „La Voĉo de Kilimanĝaro”. Ni interparolas kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters retrorigarde al la 2-a Kongreso de Afrikaj Virinoj, kiun li vizitis kaj pri la „Interkultura Gvidilo por Kongresanoj en Tanzanio, UK 2024”. La gravecon de la Gvidilo akcentis en sia mesaĝo Ans Bakker-ten Hagen. Pri ĝi laŭ la vidpunkto de subvencio ricevita de UEA por i.a. kultura kompetento ni interparolas kun la 1-a vicprezidanto de UEA, Fernado Maia. En la programo ni uzis fragmente la kanton de Daimi Doval Delsa el Kubo „Universala Kongreso”. La programinformon akompanas la emblemo de la 109-a UK en Aruŝo. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1334-a E_elsendo el la 30.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Jam post kelkaj tagoj en Aruŝo, Tanzanio okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, El interparolo kun la 1-a vicprezidanto de UEA, Fernando Maia ni ekscias i.a. pri la kampanjo partoprenigi afrikajn esperantistojn, pri planata kongresa informado kaj okazinta pasintsemajne interesa renkontiĝo de diplomatoj en la kunteksto de la UK en la itala ambasado en Hago.• En la interparolo kun Fernando Maia ni levis la demandon pri la ĉi-jara 5-a Virtuala Kongreso kaj tre rapide eblis ekscii detalojn pri ĝi en koncerna Gazetara Komuniko, kiun ni ankaŭ prezentas en nia elsendo.• En la kunteksto de la proksimiĝanta UK al afrika temo estas dediĉita nia sciencrubrika informo – pri voĉa komunikado de elefantoj, baze de esploroj en la kenja Samburu-rezervejo kaj en la Nacia Parko Amboseli lime de Tanzanio.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri omaĝaj solenaĵoj memore al la 80-a datreveno de la Varsovia Insurekcio 1944; pri pionira monografio pri rilatoj inter Tajvano kaj Pollando; pri nova turisma atrakciaĵo de Krakovo.• La apudanta la programinformon foto rilatas al la sciencrubrika temo pri la voĉa komunikado de elefantoj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1333-a E_elsendo el la 25.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Ni komune ĝoju, ĝuu, ni tostu por la prospero de Esperanto! Tio estas niaj redakciaj bondeziroj por niaj aŭskultantoj, radioamikoj, por la membroj de nia tuta E-komunumo. Ni ĝojas, ke en nia elsendo al niaj bondeziroj okaze de la Esperanto-Tago, la 26-a de julio aliĝas per la propravoĉa mesaĝo la unua vicprezidanto de UEA, Fernando Maia!Kaj per sia kanto por la poeziaĵo de Julio Baghy „Pri Esperanto” aliĝas Joel Muhire.• „La hobito: aŭ tien kaj reen” de John R.R. Tolkien (2005), „Kalevipoeg: estona popola eposo” de Fr.R. Kreutzwald (1975) kaj „Unu tago post la alia: letero al infano naskita” de Clelia Conterno Guglielminetti (1982) estas la bazo por nia anaŭmikrofona renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska pri la katalogado de Hodler-kolekto en Pola Nacia Biblioteko. Estas la okazo interŝanĝi la proprajn impresojn pri la legaĵoj, pri rete aperintaj recenzoj, sed ankaŭ informiĝi, ke pere de la katalogo en la PNB facilas akiri konojn pri tio, kiuj aliaj bibliotekoj disponas pri ekzemple titoleldonoj.• Pliaj komunumaj informoj rilatas al sprona vizito de la KAJTO en la loko Bobrówka, kie lokaj paroĥanoj lernis Esperanton por ĝin digne bonvenigi. Ni festas Tagon de Esperanto, sed jam nun eblas plani tagon de Paralela Universo (17.08.24), pri kio ni ankaŭ informas hodiaŭ.• En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri projekto de la Nacia Instituto Polonika, dokumentanta polajn spurojn en la mondo; pri kimonoj kiel arta sperto de pola dezajnistino; pri someraj vizitoj en la bjalistoka Muzeo de la Memoro pri Poloj Ekzilitaj al Siberio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1332-a E_elsendo el la 20.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Sojle de la solenota venontsemajne Esperanto-Tago, iam festata kiel Tago de la Unua Libro ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun prof. Humphrey Tonkin por iom retrorigardi al la iamaj solenadoj kaj festadoj, sed ĉefe por koncentriĝi pri ĝia nuna loko en la komunuma kaj ekstera konscio ĝuste kiel Esperanto-Tago.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sukcesoj de la pola flugkompanio LOT 2023; pri la ĵusa opinio de Internacia Justic-kortumo en Hago rilate al la israela politiko sur la palestinaj teritorioj; pri Pollando kiel turisma allogaĵo por ĝiaj sudaj najbaroj; pri CBOS-fulmenketado el komenco de julio pri emocioj de poloj.• En la scienctema rubriko ni informas pri Advanced Grant 2023, scienca subvencio por prof. Karol Życzkowski el Jagelona Universitato esploranta kvantuman mekanikon.• Muzike akompanas nin fragmente la ĵus aperinta ĉe Vinilkosmo unuopaĵo de La Mondanoj „Rapidu, Vagonaro”: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-mondanoj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1331-a E_elsendo el la 15.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni denove gastigas prof.-inon Ilona Koutny. Ĉi-foje ni interparolas pri la 100-jara naskiĝdatreveno de profesoro István Szerdahelyi kaj ligitaj kun tio aktivaĵoj; pri la redaktitaj kaj redaktataj nun de ŝi libroj kaj partopreno en internaciaj renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj.• En la komenca aktualaĵo ni referencas al la sabata atenco kontraŭ la eksa usona prezidento Donald Trump.• En la kulturonika bulteno ni informas pri la premiitoj de la tradukkonkurso Transatlantyk 2024; pri manuskriptoj de Grimm en la universitata biblioteko de Poznano; pri fajna sukcenskatolo de Christoph Maucher en la kastela muzeo de Malbork.• En la E-komunuma segmento ni donas la atenton al la proksimiĝanta Virina E-kongeso en Aruŝo.• La akompana al la programinformo interreta foto bildigas detalon de fajna sukcena skatolo el la kolektoj de la Kastela Muzeo en Malbork. Flávio Fonseca kantas fragmente la brazilan kanton en Esperanto el Brazila Kolekto, Filozofio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1330-a E_elsendo el 10.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni foliumas la 3-an nunjaran retan numeron de „Esperantolehti” el Finnlando: i.a. „Esperanto kaj EU-balotado”; la julian „Esperanto”: i.a. pri omaĝaj eventoj al Marjorie Boulton, pri Internacia E-Arkivo; la junian „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo – pri la jama interŝanĝo kun Internacia E-Arkivo; la 3-an numeron de „La Revuo Orienta” – iuj junuloj venas al la movado, la aliaj jam praktike partoprenas interesajn projektojn; literature: „L’Esperanta sensenco, sensenca Esperanto”.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj studentoj 2023/2024; pri produktado de bicikloj en Eŭropo kaj en Pollando; pri rekonstruo de la historia batalo apud Grunwald 1410.• La scienctema rubriko prezentas la polan laŭreatinon de la Eŭropa Inventista Premio 2024. Ni parolas pri malĉifrita lingvo de antaŭ miloj da jaroj.• Krome ni informas pri la libere elŝutebla rete libro de Etsuo Miyoshi "Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco": https://www.terimukuri.com/media-download/227/.• Muzike akompanas nin la kantistino Ljuda Lapatto per muzikigita poemo de Wiktor Elski „Ne rigardu”. La akompana foto bildigas iun el la rekonstruscenoj pri historia Grunwald-batalo el 1410.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.