Afleveringen

  • En la 1483-a E_elsendo el la 15.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la arkivan interparolon kun la forpasinta la 14-an de julio 2026 Hans Michael Maitzen, konata aŭstra esperantisto ekde sia junaĝo ligita kun la E-movado kaj komunumo. Ĝi estis registrita en Graz en 1994 lige kun la Internacia UEA-simpozio „Internacia Familio – ĉu utopio aŭ realaĵo”.
    • En la komencaj aktualaĵoj – post enrigardo en historiajn datojn ligitajn kun 15.07 – ni referencas al la rangolisto de la plej sekuraj landoj laŭ Global Peace Index. Ni informas pri modernigoj en la varsovia bestoĝardeno lige kun ĝia baldaŭa 100-jariĝo.
    • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de britaj ornitologoj pri la rolo de malgrandaj eŭropaj birdoj en polenado, aparte en la fruprintempaj tagoj.
    • Muzike ni proponas fragmente „Kanton de Ivaí” de Leandro Estevão Gomes. Nian programinformon apudas foto de Patrycja Gołębiewska el fb de paruo ĉe floranta arbobranĉo, unu el malgrandaj birdoj en Eŭropo apartenantaj al polenportantoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207. Ni informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj mondonacoj ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms.
    • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 – ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu troviĝas multaj domoj kun surmuraj reproduktaĵoj de bildoj de van Gogh, kaj kie en aŭgusto okazos la 2-a, dediĉita al tiu ĉi fenomeno, festivalo.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Internacia Tago de Espero la 12-an de julio, lige kun kiu UEA adresis specialan mesaĝon. Plena teksto: uea.org/gk/1309a1. La akompana al la programinformo foto prezentas fragmente la tombon de Przemek Wierzbowski, konata bjalistoka E-aktivulo, antaŭ la oficiala inaŭguro de la sepultaj solenaĵoj ĉe Farny-tombejo; En nia raporto ni uzis fragmentojn de la muzika ornamo de la ceremoni-majstro Lech Jan Mazurek.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • Zijn er afleveringen die ontbreken?

    Klik hier om de feed te vernieuwen.

  • En la 1481-a E_elsendo el la 05.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Nian hodiaŭan E-elsendon ni dediĉas grandparte al la forpasinta lastmarde elstara pola, jungeneracia esperantisto, Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko. Ni prezentas la porokazan interparolon kun la konata bjalistoka E-aktivulo Jarosław Parzyszek.Ni ĉerpas el la aŭtobiografio de Przemek por la nova ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en la bjalistoka E-centro lanĉota en 2027. Ni memorigas nian arkivan antaŭmikrofonan renkontiĝon el 2021 pri polaj tradukaĵoj al Espetano okaze de la pola Tago de la Nacia Legado. • En aktualaĵoj ni informas pri Włocławk ĉe la Fajenca Itinero de Eŭropo kaj pri geka malplimulto en Pollando. En la scienca rubriko ni parolas pri ruĝa kverko en Pollando konsiderata kiel trudarbo.
    • La apudanta nian programinformon foto prezentas Przemek Wierzbowski kun lia tradukaĵo de la libro de Stanisław Lem „Solaris”.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1480-a E_elsendo el la 30.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ en nia redakcia interparolo ni referencas al la Poliglota Renkontiĝo okazinta fine de majo en Brno. Ni vastigas la temon je la aktuala kono de fremdaj lingvoj en Pollando kaj la unia celo, ke ĉiu EU-civitano estu trilingva. Krome ni mencias i.a. pri rapidkurso de Esperanto dum la maja evento.
    • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 30.06 – ni informas pri la Muzeo de Vivaj Instrumentoj en la loko Ćmielów; pri la premio Sybilla 2025 por la kastela muzeo en Malbork, pri la Varsovia Orgenfestivalo 2026.
    • Nur antaŭ kelkaj tagoj Ĵomart kaj Nataŝa solenis la 35-jariĝon de sia geedziĝo. Nia redakcio ne sole gratulas al la fama muzikista paro, sed akompanas la gratulojn kaj bondezirojn per la kanto „Vi kaj mi”.
    • Hodiaŭ la programanoncon akompanas foto de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa, sur la varsovia Kastela Placo. Antaŭ 439 jaroj (30.06) komenciĝis la sejma debato, de kies sekvo li estis elektita la reĝo de Pollando. Aŭtoro Mariokol CC BY-SA 4.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003;
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1479-a E_elsendo el la 25.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ denove ni invitas al kunfoliumado de iuj el la laste venintaj al la Redakcio E-gazetoj. Temas pri la 241-a numero de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj pri la junia numero de „Esperantolehti” el Finnlando.
    • En aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 25.06 – ni informas pri ekspluatado de relative antaŭnelonge malkovritaj sukcentavoloj en la orienta Pollando; pri Esplor-centro en Bjalistoko traktonta polajn minoritatojn; pri polo agnoskita en la grupo de la plej elstaraj arkitektoj de Eŭropo.
    • En la scienca rubriko ni parolas pri la mandarenanasoj instalitaj en la varsovia Łazieńki-parko, kaj esplorprogramo pri ilia biologio, kaj ankaŭ surprizaj migradoj.
    • Hodiaŭ estas Monda Tago de Maristo, do ankaŭ nin akompanas en la elsendo malnova kanto pri maristo. La akompananta la programinformon foto prezentas masklon de mandarenanaso. Aŭtoro: W2k2 CC BY-SA 3.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo.
    • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 – ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: [email protected] ĝis 30.08.26.
    • Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1477-a E_elsendo el la 15.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Printempo plenplenas. En nia redakcia interparolo ni koncentriĝas pri polenportaj insektoj, aparte la mielproduktaj abeloj, intereŝanĝante iujn konatajn kaj aliajn malpli konatajn informojn pri mielproduktado kaj diversaj aspektoj de tiuj tre gravaj organismoj vivantaj ĉirkaŭe de ni.
    • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la verdaj urboj de Eŭropo, pri kreskanta en Pollando interesiĝo pri Suda Koreio, pri pola kantisto Jakub Józef Orliński, plia ambasadoro de la firmao Rolex.
    • En la scienca rubriko ni referencas al la Gazetara Komuniko de UEA (uea.org/gk/1305a1) pri Oersted-medalo por Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay.
    • Hodiaŭ ni prezentas fragmente la kanzonon Muzikisto de Rita Mkrtĉjan por la muziko de AI prilaborita de Atilla Schimmer. La akompananta la programinformon foto prezentas abelejon en Trzebieszowice, aŭtoro Jacek Halicki CC BY-SA 4.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1476-a E_elsendo el la 10.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Bonvenigante la revenantan turisman sezonon ni memorigas nian malnovan felietonon pri la vizitinda pola ĉemara urbo, Puck.
    • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 10.06 – ni informas pri interesa pola-hispana projekto ligita kun enscenigo de la opero de Manuel de Falla „Fuego Fatuo”, en kiu li uzis la komponaĵojn de Frederiko Chopin; pri la ekspozicio dediĉita al la karpatrutenaj artistoj en la varsovia Etnografia Muzeo.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-decido okazigi la 113-an UK-on en Kaŭno, Litovio; pri la ebleco transpreni dum la 111-a UK en Graz antaŭmenditajn verkojn el la libroserva katalogo de UEA: katalogo.uea.org / [email protected], +31 10 436 1044 ; pri la ebleco mendi E-librojn dank’ al la biblioteka apogo de la familio Bachrich – uea.org/gk/1299a1.
    • Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella (alinome Ale Kosabela) memoriganta fragmente la kanton pri „Bona Espero” el la eldonita kun Vinilkosmo KD „Civilizacio – Strika Tango”. La programinformon akompanas foto pri kajtsurfado ĉe la plaĝo en Puck : Kryzsztof CC BY-SA 3.0
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK. Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/. En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp: https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/. Apartan Gazetaran Komunikon aperigis UEA: https://uea.org/gk/1303a1.
    • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri nova fakultato en la Politekniko de Opole ofertanta AI-studojn kaj pri la novaj restoracioj akirintaj Michelin-steletojn post la vizito de Michelin-inspektoroj en Pollando.
    • En la scienca rubriko ni parolas pri la kreskanta interesiĝo pri kursoj dediĉitaj al la mana skribado kaj sciencaj argumentoj favore al tiu malnova tradicio surpaperigi niajn pensojn kaj ideojn.
    • Muzike ni prezentas infanan kanton, kiun en fb memorigis Lilia Nikolova kun la aparta mesaĝo „Feliĉan estontecon al ĉiuj etuloj, kun la espero, ke ili lernos Esperanton kaj kantos kune en paca kaj amika rondo”. La akompananta la programinformon foto prezentas la Estraron de UEA en aprilo 2008 – De maldekstre: José Antonio Vergara, Hori Jasuo, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, vicprezidantino Claude Nourmont, prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Ranieri Clerici, Loes Demmendaal. Foto de Ziko-C Opera propria CC BY-SA 3.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1474-a E_elsendo el la 30.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Ĵus aperis oficiale ĉe Vinilkomo la plej nova bitalbumo de Martin & la talpoj, kiun ni bonvenigas ankaŭ per aparta atento donita a ĉiu tiu albumo kaj Martin Wiese mem. Ni citas fragmente du kantojn „La Roko” kaj „La rezisto”.
    • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 30.05 – ni informas pri eksterordinara ekspozicio en la Reĝa Kastelo en Varsovio dediĉita al la 400-jariĝo de la Operteatro de la reĝo Vladislavo la 4–a Vasa; pri la daŭranta en Varsovio Internacia Librofoiro; pri la septembra Tago de la Nacia Legado, dum kiu estos legitaj fragmentoj de la nacia dramo „Dziady” (Prauloj) de Adam Mickiewicz.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la ebleco kandidatigi originalajn E-librojn por la Akademia Premio LAŬRO – https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/index.html; pri IKUE-Akademio: https://mallonge.net/ikueakademio2.
    • Muzike akompanas nin Martin Wiese kaj la talpoj. La programinformon akompanas la kovrilo de la bitalbumeto „La Roko”.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1473-a E_elsendo el la 25.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ en nia fina literatura segmento ni mallonge memorigas tri poemojn de fama estona poetino, tradukistino – Hilda Dresen, difinata kiel la patrino de estonaj esperantistoj. Ŝia 130-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ du semajnoj, la 11-an de majo 2026. Ni prezentas ŝiajn tri mallongajn poemojn: Printempe, Nasturcioj, Estus sensence….
    • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la nomumita – por la tradukdirektoro en Eŭropa Komisiono – Marcin Stryjecki; pri polaj 100-jaruloj; pri barcelona rifuĝejo por polaj militinfanoj de la 2-a mondmilito.
    • En la scienca rubriko ni informas pri sukcesoj de polaj mikologoj, kun kiuj kunlaboras amatoraj fungoplukantoj kaj pri maja kunlabora renkontiĝo de la uniaj altlernejaj bibliotekistoj.
    • Muzike ni memorigas fragmente la faman klasikaĵon de George Gershwin en la E-versio, plenumatan de Nikolin’. La apudanta la programinformon foto el pixabay.com rilatas evidente al la unua temo de nia scienca bulteno pri laboro de mikologoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1472-a E_elsendo el la 20.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la hodiaŭa redakcia interparolo Gabi kaj Barbara „enrigardas” la pollingvan komikson „Ideo” de Jacek Świdziński, kiu estis eldonita en aprilo. Nun daŭras serio de aŭtoraj renkontiĝoj en diversaj polaj urboj, pri kio informas foto akompananta la programinformon el la provizoj de Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof.
    • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de memorigindaj datoj el 20.05 – ni informas pri lanĉota komence de junio Muzeo de Igor Mitoraj en Pietrasanta; pri unika trovaĵo en Pollando, bizanca pendo-seruro el la epoko de krucmilitoj; pri elementoj de la jam fama Trezoro el Środa Śląska laŭvican fojon pruntitaj al la muzeo en la ĉeĥa Prago.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri du kongresoj, kiuj okazos en Graz antaŭ la 111-a UK: IKUE-kongreso – https://mallonge.net/77aIKUEkongreso. Pri la 1-a Virina Kongreso, kiu en la Dua Bulteno aperas kiel A2.
    • Muzike ni proponas reaŭskulti kune fragmenton de la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa „Granda Urbo” el ilia Arĝenta Albumo.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1471-a E_elsendo el la 15.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Kataluna E-Junularo kaj samtempe membro de la organiza komitato de IJK-2026, Jaime Tapia Zaragoza. Nia interparolo rilatas al ĉi tiu evento. Detaloj pri la nunjara IJK estas konsulteblaj ĉe: https://ijk2026.tejo.org/.
    • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la raporto de Internacia Agentejo pri Migrado pri triobliĝo de la nombro de migrantoj inter 1970-2024. Ni prezentas la polan laŭreaton, longtigan ulmon el la loko Szydłowiec, kiu nunjare gajnis la 3-an lokon kiel Eŭropa Arbo 2026.
    • En la scienca rubriko ni informas pri la laŭreatoj de la pola-germana scienca premio Copernicus.
    • Ĉi-foje – lige kun la amhistorio, kiu ligiĝas kun la premiita pola arbo – ni elektis por komuna aŭskulto la malnovan kanzonon en la plenumo de pola esperantisto, tenorulo, Remigiusz Kossakowski pri Maria, majo kaj rozoj. Krome ni uzas en la elsendo fragmenton el la kanto de Kaj Tiel Plu „Kiam najtingalo kantas”.
    • La programon akompanas foto pri Sagrada Família, kiun la partoprenontoj de IJK-2026 rigardos dum la ekskurso en Barcelono, foto de Kanaan CC BY-SA 4.0.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1470-a E_elsendo el la 10.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ pri ekfunkciinta Biblia Legejo en la Katolika Universitato de Lublin kaj pri la unika en Pollando muzeo de krimmedicino en Vroclavo.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sukceso de Heinz-Wilhelm Sprick, dank’ al kiu PollUnit komencis uzi Esperanton kaj pri nova maja literatura konkurso de IKUE.
    • Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon, en kiu ni citas i.a. mesaĝojn kaj reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj elsendoj.
    • Muzike ni referencas al la pasinta la 7-an de majo naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton, prezentante ŝian poeziaĵon „Via kato”, muzikigitan de AI el la profilo de Ilja. Ŝia foto kun kato el la paĝo de Brita E-Asocio ornamas nian hodiaŭan programinformon.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
    • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1469-a E_elsendo el la 05.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En Pollando ni ĝuis komence de majo longan semajnfinon kun tri festoj: de la 1-a de majo, kiel Laborista/Laborula Tago, de la 2-a de majo, kiam  estas festata kiel Tago de la Nacia Flago kaj de la 3-a de majo kiel la Tago de la Konstitucio 1791. Pri ili kaj la ŝanĝiĝanta maniero festi en la redakcia interparolo dialogas Barbara kaj Gabi.
    • En aktualaĵoj ni informas pri sentiĝanta ŝanĝo de poloj al alkoholaĵoj; pri tio ĉu poloji estas por aŭ kontraŭ kontanta mono; pri rekomendo de internaciaj turismaj firmaoj ferii en tiaj polaj urboj kiel Krakovo aŭ Varsovio.
    • La scienca rubriko denove levas la problemon de negativa influo de artefarita lumo, ĉi-foje rilate al migrantaj birdoj.
    • Niaj muzikaj interludoj rilatas al la varsoviaj muzikfolkloraĵoj. La interreta foto  de  Aleksy Witwicki prezentas la flirtantan polan flagon dum la Tago de la Nacia Flago, kio referencas al nia hodiaŭa redakcia interparolo.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino.
    • Kun profunda bedaŭro atingis la redakcion informo – pere de Esperantolehti – pri la forpaso de nia plurjara aŭskultanto, recenzanto de niaj elsendoj, kore ligita al Pollando, Jorma Ahomäki el Turku en Finnlando. Adiaŭante la E-amikon de nia redakcio ni memorigas nian interparolon pri liaj ligoj al Pollando de antaŭ 20 jaroj.
    • Muzike ni memorigis denove kanton de Kajto. Ĉi-foje temas pri ĝia „Mia propra trajno” el la KD „Lokomotivo, rulu nun!”. La programinformon akompanas la reta foto de Anna Borowiak, kiu prezentas vaporlokomotivon el Wolsztyn.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1467-a E_elsendo el la 25.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – pri la t.n. Monda Eksponaĵo, t.e. aprila eksponaĵo en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko – omaĝa libro al reĝo Jan Sobieski; pri kelkaj statistikaĵoj ligitaj kun la funkciado de polaj artgalerioj en 2025.
    • En la hodiaŭa renkontiĝo kun Gabi pri iuj el la laste katalogitaj libroj en HH-Biblioteko ni koncentriĝis pri la libro el 2026 „Taglibreto” de s-ta Faustyna Kowalska; pri du eldonoj de „La Libro de la Spiritoj” de Allan Kardec; pri du samjaraj tradukoj kaj eldonoj de la libro Urug de Hella S. Haasse; pri „La enigma trezoro” romano por adoleskantoj de Julian Modest.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la planitaj de Hispana E-Federacio por la Monda Tago de Libro (23.04.2026) du eventoj en Madrido laŭ ĝia lasta n-ro de „La Bitbulteno”.
    • Muzike ni memorigis la kanton de Kajto pri „Malnova balancilo” el la albumo „Masko”. En la hodiaŭa elsendo ni parolas multe diversaspekte pri Esperanto en Varsovio. Jen iu el la publikaj afiŝoj de la varsovia trafikentrepreno, en kiu videbliĝas la buso de la linio 111 kun la ŝildo „Esperanto”. La akompana teksto estas „Ĉiam al via direkto” (ev. ĉiam al via celo).
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1466-a E_elsendo el la 20.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas informon, ke Aŭstrio fariĝis la tria lando, kiu oficiale agnoskis Esperanton kaj registris ĝin en sia Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo.
    • Nian felietonon ni dediĉas al la establinto de la mondfama aŭkcia firmo Bukowskis, spurante la vivhistorion de la pola insurgento el la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863.
    • La kulturkronikaj informoj rilatas al la antaŭnelonga ekspozicio dediĉita al unu el la avanaj polaj afiŝistoj, Jan Lenica en Tokio; al la ekspozicio de Hokusai en Romo, al kio konribuis la Nacia Muzeo en Krakovo.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la 1-a E-Safaro en Tanzanio organizata de Esperanto Afriko kaj Didi Weidmann, al kiu eblas aliĝi ĝis la fino de aprilo. Detaloj troviĝas en la kongresa broŝuro https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf.
    • Hodiaŭ por muzikaj minutoj ni proponis la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Vidante la stelojn”. La programinformon akompanas la foto de la lignogravuraĵo de Hokusai „Drako”.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1465-a E_elsendo el la 15.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la komenco de la elsendo – post historifoliaj datoj – ni referencas al la pasinta hieraŭ 109-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj memorigas pri la baldaŭa 100-a datreveno (18.04) de la bone konata tomboŝtono en la varsovia Juda Tombejo starigita de la tutmonda esperantistaro (18.0.1926). Lige kun la nunjara datreveno ni informas krome pri la aperinta popularscienca komikso „Ideo” de Jacek Świdziński dediĉita al Esperanto kaj ĝia aŭtoro. Tiun elsendoparton akompanas fragmente la poemo de Zamenhof “Ho, mia kor’ kantita de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ĝia tute freŝa registro fare de boliviaj esperantistoj aperinta en jutubo ĉe la profilo de Wayne’s Music World.
    • Hodiaŭ ni donas apartan atenton al la preparoj al la 111-a UK kaj laborvizito de reprezentantoj de la Kongresa Fako en Graz kaj renkontiĝo kun Loka Kongresa Komitato. Al Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko kunlabore akompanis Maciej Jaskot, en kies sonmaterialo pri la preparoj rakontas Ewald Schick, Marta Wojciechowska-Desplantes kaj Norina Schantl.
    • En aktualaĵoj ni informas pri ĉiam pli multnombre laborantaj en Pollando emeritoj kaj pri la unua mikroarbaro en Katowice.
    • Nian programinformon akompanas foto de la kovrilpaĝo de la komikso „Ideo”, kiu estis farita de grafikistino el la Bjalistoka KulturCentro.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio.
    • En la scienca rubriko ni referencas al la esplorrezultoj ankaŭ de polaj fakuloj el Katowice pri la rilato inter la maljuniĝado kaj la fizika lerteco.
    • Reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA la ĉefan atenton donas al la preparlaboroj al la 111-a UK en Graco. Ni tamen memorigas ke ili samtempe zorgas pri estontaj UK-oj. En tiu kunteksto ni prezentas informon pri ilia jam pasinta vizito en Litovio, en la kunteksto de eventuala UK-2028 en Kaunas.
    • En aprilo pasas la 40-a mortodatreveno de Veselin Damjanov, operkantisto, sed ankaŭ esperantisto. Krom liaj multaj sonregistraĵoj de la serioza repertuaro, troviĝas kantoj rilatantaj al la E-komuno. Ni memorigas lian kanton pri „plumamikoj”.
    • En la fina poeziangulo ni komune ĝuas la printempan etoson dank’ al la poeziaĵo de Marjorie Boulton „Primolo”; Tial la foto akompananta nian programinformon estas al primolo dediĉita.