Afleveringen

  • En la 1319-a E_elsendo el la 15.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nian felietonon pri koninda Pollando ni dediĉas al la historio kaj restaŭrado de la unusola en Pollando palaco en la franca novrenesanca stilo, en la loko Guzowo proksime al Varsovio;• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la daŭrantaj en Lodzo Baletaj Rnkontiĝoj; pri kreiĝanta nova opero pri la pola italdevena reĝino Bona Sforza; pri historiaj kaheloj, kiuj revenis al la varsovia Reĝa Komplekso en Łazienki-parko;• En la E-komunuma segmento ni informas pri reprezentantoj de UEA dum la lasta konferenco de ALTE (https://www.ek-vi-libro.com/wp-content/uploads/2024/05/Raporto-ALTEm2024.04.pdf); pri la aŭgusta SAT-kongeso en Portugalio https://sat2024.porto.esperanto.pt;• Muzike akompanas nin Luis Obaldo per la franca 16-jarcenta kanto „Mi ne povas diri”;• La akompana interreta foto prezentas la restaŭratan palacon de Sobański-familio en Guzowo;• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1318-a E_elsendo el la 10.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Komence de la elsendo ni omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de Majorie Boulton per ŝia poeziaĵo „Por paco”, kiu en la nuna situacio en la mondo alprenas apartan emfazon;• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la daŭrata en Pollando Semajno de Bibliotekoj; pri eksporto de polaj pomoj al la Suda Amerio, pri retiro de iu el la kontraukovimaj vakcinoj de la firmao AstraZeneca;• En la scienctema bulteno ni informas pri pola distingo por japanaj sciencistoj, pri la komenciĝinta en Bjalistoko Scienca Pikniko;• Fine, en la trarigardo de la E-gazetaro ni kunfoliumas la retan, majan numeron de „Esperanto”, la ĵus aperintan kajeron de „Konstruado” de TAKE 2024, la februaran numeron de „La Revuo Orienta” kaj la 316-an numeron de „Kontakto”;• Muzike akompanas nin Jonny M. per sia kanto „La vero” el la KD Regestilo. La hodiaŭan programinformon akompanas foto rilata al la Scienca Pikniko en Bjalistoko;• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • Zijn er afleveringen die ontbreken?

    Klik hier om de feed te vernieuwen.

  • En la 1317-a E_elsendo el la 05.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ en nia felietono pri koninda polo ni proksimigas la figuron de profesoro Marceli Nencki, kiu estis la pioniro de biokemio;• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prilaborataj videoetudoj inspiritaj de tolaĵoj Jacek Malczewski en la Nacia Muzeo en Poznano; pri kvin novaj registroj en la listo de la Pola Kultura Heredaĵo; pri muzikalo ĉe Brodvejo kies heroo estas Tamara Łempicka;• En la E-komunuma segmento ni referencas al premio Verloren van Themaat por prof. Frederico Gobbo aldone informante pri lia artikolo en la maja „Esperanto”;• Muzike akompanas nin la varsovia kanto pri ĝia Malnova Urbo, kantas Andrzej Tomecki. La akompana interreta foto prezentas lignajn ludilojn de Włodzimierz Ciszek el Łączna-Ostojów; tiu ludilfara metio ektroviĝis inter la lastaj registroj en la Pola Listo de Kultura Heredaĵo;• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1316-a E_elsendo el la 30.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Gabriela Skonieczna kaj la temo de nia interparolo estas la katalogado de Hodler-Biblioteko, kiu ekde majo 2023 troviĝas en aparta kolekto de la Pola Nacia Biblioteko.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la 7-a eldono de la konkurso por bazlernejanoj en Pollando kaj eksterlande por brila plenumo de la pola nacia himno; pri la opinioj de poloj rilate al la kaĝa bredado de kortbirdaro kaj ovometaj kokinoj; pri la tria laŭvica venko de Pollando en la plebiscito por la plej bela eŭropa arbo de la jaro, en kiu venkis 200-jara fago;• En la scienctema bulteno ni informas pri esplora eksperimento kiel izoliteco en Antarkto influis la elformiĝon de aparta akĉento; pri kolorravaj ŝtonoj – kiuj prilabortaj kiel la Paskaj – estas ekspoziciataj en biologia fakultato en Bjalistoko;• Muzike akompanas nin kanto de Esu Peranto prilaborita en kunlaboro kun Arta Inteligento „Esperanto, lingvo bela, unuigi homojn la celo vera…”;• La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023, la 200-jara fago el Pollando;• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1315-a E_elsendo el la 25.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• El nia arkivo ni memorigas adiaŭe interparolon kun la forpasinta la 18-an de aprilo japana esperantisto dum multegaj jaroj vivanta en Pollando, Teruo Matsumoto. En ĝi ni interparolas pri la 50-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj solenita en 2007.• En la komenca kulturkroniko ni informas pri legemo de poloj 2023; pri la koncerta prezento de la opero de Stanisław Moniuszko „La timiga nobeldomo” en Berlino; pri identigo kaj publika prezento de la unusola pentraĵo de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”.• Hodiaŭ aŭdiĝas krome leterkesta programero.• La interreta foto ĉe la programinformo prezentas pentraĵon de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”, kiu nun estas ekspoziciata en Varsovio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1314-a E_elsendo el la 20.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Post kelka paŭzo ni denove proponas kunsekvi kun ni la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Hodiaŭ temas pri la 144-a fragmento.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la muzika merkato 2023 en Pollando. Ni informas pri la unuaj reformoj en la pola kleriga sistemo de la registaro de Donald Tusk.• En la scienctema bulteno ni referencas al sukcesaj esploroj pri la efika apliko de vasabio por protekti i.a. malnovajn, historiajn papirusojn minacatajn de fungoj.• De niaj redakciaj koleginoj Gabi kaj Pamela ni ricevis emocian miniraporteton pri ilia bonvenigo fare de tokiaj esperantistoj en la vegana kafejo „Sojo”. La foto pri tiu renkontiĝo akompanas nian hodiaŭan programinformon;• Muzike akompanas nin la originala E-kanto de NOBUKUMI Hirosi „Antaŭ la tagiĝo”.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el la ĉapitro >Homo ĉe morto

  • En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de Material Focus kaj la pola Instituto pri Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj koncerne sekvojn, ankaŭ ekologiajn de elektronikaj cigaredoj, aparte de la unufoja uzo; pri la nova turisma atrakciaĵo en la pola montaro.• En la sciencbultena informo ni notas la forpason de Peter Higgs, la malkovrinto de Higgs-bosono. Ni informas pri la komenciĝantaj laboroj por difini horzonon por la Luno.• Muzike ni memorigas fragmente la meksikian kanton en la interpreto de Olivier Tzaut el lia vinila disko Karnavaleto „Atendu ĝis venos Luno”. Ja la Luno elvokas tiom da emocioj, ne nur sciencajn.• La interreta foto akompananta la programinformon ankaŭ rilatas al la lanĉita laboro pri difino de la luna horzono.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze de la 35-jariĝo de ĝiaj elsendoj.• En la komenca kulturkroniko ni informas pri Dedecius-premio; pri la fruktoj de la projekto rilata al la kontribuo de la romaa/cigana muziko al la eŭropa kulturo; pri ekspozicio kun donacoj de Nobelpremiitoj por Nobel-muzeo en Stokholmo.• La E-komunumaj informoj koncernas la nunjaran Hispanan E-kongreson en Cheste; E-ludon dum la Lingvobazaro por rifuĝintoj en Sevilo; Eŭrovizion kaj E-versiajn kantojn.• Muzike fragmente akompanas nin Sandro Machado per fragmento de la kanto „Mi sangas sen vi”, kiu estis kandidato dum la elimina procedo por la eŭrovizia konkurso.• Per interreta foto ni reiras al la historio de la E-Redakcio de PR prezentante redaktorojn Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn super leteroj de aŭskultantoj en la studio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco. Ĝi estis bazita sur la libro de Rita kaj Franz-Georg Rössler „Edino Ŝtono, judino sub la Kruco”.
    • En la komenco ni referencas al la veninta Printempo, proksimiĝanta Pasko kaj proponas kulturkronikajn informojn pri du polaj aŭtoroj rekonitaj eksterlande: Tomasz Różycki honorita per la eŭropa Grand Continent kaj Joanna Bator distingita per la Aŭstra Ŝtata Premio.
    • Muzike ni aŭskultas komune, sed fragmente unu el la plej novaj E-kantoj „Nova tempo” aperintaj en Brazila Kolekto. Kantas Isabella Araújo, gitarakompanas Flávio Fonseca.
    • Nia interreta foto ĉe la programinformo ligas al pola kutimo, t.e.  aspergado kaj benado de korbetoj kun kolorigitaj ovoj kaj minispecimenoj de manĝoj dum S-ta Sabato, kiujn oni konsumos dum la familiaj Paskaj matenmanĝoj la plej proksiman dimanĉon.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1309-a E_elsendo el la 25.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La elsendon komencas informo pri la pasinta lastdimanĉe Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio.• En informriĉa kulturkroniko ni parolas pri nova registro en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo; pri venka, kelkdekmetra Paska Palmo gajninta en konkurso en Lipnica Murowana; pri baldaŭ finiĝonta subĉiela panela ekspozicio en Varsovio dediĉita al Maria Skłodowska-Curie; pri kolekto de miniaturaj pianoj en Vroclavo.• En la E-movada parto ni informas pri la aperinta jam rete 2-a Bulteno de la Aruŝa UK kun i.a. riĉa ekskursa programo kaj pri finiĝanta dua favorpreza aliĝebleco al la 109-a; pri Brno kiel la urbo de UK-2025.• Fine aŭdiĝas leterkesta programero.• Muzike fragmente akompanas nin ĴeLe per sia E-kanto „Esperantolando” el la albumo „Stacioj de l’amo”.• La interreta foto referencas al la hieraŭaj solenadoj de Paska Dimanĉo kaj okazantaj lige kun tio konkursoj por la plej bela, plej granda Paska Palmo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino.• En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazo (Gazao). Ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri recikligado de litiaj piloj. Ni sciigas pri distingo de polino, dank’ al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj.• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole - lepiarka bluszczówka).. En la hodiaŭa elsendo krome Rico Giacometto donas la unuajn informojn pri la Brita E-kongreso okazonta inter la 3-a kaj la 5-a de majo: https://britakongreso.org/.• Muzike akompanas nin la kanzono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo.• Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando.• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la Pola Kultura Sezono en Rumanio; pri la Porcelana Kabineto establita en la reĝa Wawel-kastelo; pri la rekonstruita muzeo en la urbodomo en Poznano.• En la E-movada kalejdoskopo Maciej Jaskot prezentas etan raporton pri la okazinta lime de februaro kaj marto reta Poliglota Renkontiĝo kaj anoncas ĝian fizikan kunvenon en Prago, Ĉeĥio en majo: https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/. Ni informas krome pri la nunjara eldono de la konkurso de ILEI kaj la familio La Torre pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj Mauro La Torre laboris.• Muzike fragmente akompanas nin Mikaelo Povorin per sia originala E-kanto „Printempa melankolio”.• La programinformon akompanas interreta foto prezentanta patron Jan Beyzym inter lepruloj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1306-a E_elsendo el la 10.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Nia antaŭmikrofona gasto estas Fábio Fortes el Brazilo, kiu rakontas al ni pri brazila literaturo, aparte ĝia „sorĉisto” Machado de Assis. Ĉi-teman prelegon li prezentis dum la lasta ARKONES en Poznano, Pollando.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri aparta ekspozicio en Berlino, dediĉita al polinoj batalantaj por politikaj rajtoj, kiu estis inaŭgurita antaŭ la 8-a de marto. Sekve ni sciigas pri la decido de la kanada parlamento omaĝi en majo Monaton de la Pola Heredaĵo.
    • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la signifo kaj graveco de kokleaj enplantaĵoj aparte gravaj por la evoluo de la infanoj, kiuj malgraŭ denaska surdeco povas fariĝi personoj aŭdokapablaj. La 3-an de marto pasis Monda Tago de Aŭdokapablo.
    • Muzike akompanas nin fragmente la kaznono de TIM „Bela vivo” el la bitalbumeto aperinta ĉe Vinilkosmo antaŭtage de la 8-a de marto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/2-bela-vivo.html.
    • Nia interreta foto ĉe la programinformo rilatas al reakirata aŭdokapablo dank’ al kokleaj enplantoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1305-a E_elsendo el la 05.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la hodiaŭa trarigardo de la E-Gazetaro la atenton ni donas al la retaj gazetoj atingintaj la redakcion: la 1-aj numeroj 2024 de „Informilo por Interlingvistoj” eldonata de CED kaj de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando, al la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” de la Jokohama Esperanto-Rondo (JER, Hama-Rondo).• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri daŭranta en Manggha Muzeo en Krakovo ekspozicio de lignotabulgravuraĵoj de Utagawa Hiroshige; pri daŭra arta mecenateco de Vatikano laŭ ekzemplo de konkurso kun la temo dediĉita al la Krucovojaj Stacioj.• En la E-movada kalejdoskopo ni informas pri la nunjara ILEI-kongreso en Brazilo 2024.kongreso.org; pri Brazila Kolekto kaj aparta oferto de ĝia klubo, kompletaj E-videaĵoj kun la brazila muziko - https://www.brazilakolekto.com/.• Muzike ni prezentas el la Brazila Kolekto la E-version de la kanto „La am’” en la plenumo de Flávio Fonseca.• La programinformon akompanas interreta foto pri lignotabulgravuraĵo de Utagawa Hiroshige el la krakova ekspozicio "Du gruoj super rizokampoj".• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1304-a E_elsendo el la 01.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net).• En la aktualaĵoj ni informas pri la stato de la eksterlerneja, la t.n. hejma instruado en Pollando; pri medalo Magnus Hirschfeld por la pola esploristo pri homa seksemo kaj seksa edukado profesoro Zbigniew Izdebski; pri Varsovio kaj Krakovo inter kvin polaj eŭropaj urboj aparte vizitindaj por la semajnfina ripozo.• En la sciencbultena rubriko ni referencas al esploroj de irlandaj sciencistoj pri la longdaŭra kovimo kaj unu el ĝiaj sekvoj la t.n. cerba nebulo.• Muzike ni pasigas kelkajn minutojn kun ĴeLe kaj ĝia kanto „Mirinda momento” el la albumeto „Stacioj de l’amo”, kiun bitaformate en februaro aperigis Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/5-stacioj-de-lamo.html.• Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo pri la eksterlerneja instruado en Pollando.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1303-a E_elsendo el la 25.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni felietone invitas vin al iu el la plej belaj palacoj troviĝantaj en la loko Kamień Śiąski, historie ligita kun nobela mezepoka familio Odrowąż, el kiu devenas la unua pola dominikana monaĥo, sankta Jacek (Jakvo).
    • En la komenca kulturkroniko ni parolas pri la marta Festivalo de Ludwig van Beethoven en Krakovo, pri la ekspozicio de ĉina survitra pentroarto en Varsovio.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova libro en la serio Oriento-Okcidento „La libro de la mil kaj unu noktoj” kaj pri literatura tradukkonkurso el la itala al Esperanto - [email protected].
    • Muzike akompanas nin Xiaoyun Xu/Kaekay per la E-versio de la kanzono „Lina”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la nunan aspekton de la kapelo de s-ta Jacek en la palaco en Kamień Śląski.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1302-a E_elsendo el la 20.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Unuavice tutkorajn gratulojn kaj salutojn okaze de la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco kaj pasonta morgaŭ Tago de la Gepatra Lingvo!! Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la senĉesa interesiĝo de eksterlandanoj, ĉefe ukrainoj kaj germanoj, pri loĝejoj en Pollando; pri 2024-a kiel Jaro de la Panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko. En la sciencbultena rubriko ni koncentriĝis pri la solenita hieraŭ Tago de la pola scienco kaj la 80-jariĝo de Universitato de Maria Curie-Skłodowska-Curie en Lublin. Muzike akompanas nin fragmente la kanto en Esperanto „Tiu brakumo unika” de Lucio Avitabile, kiu gajnis la unuan lokon en la 40-a Kantoparado organizata de Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio. Nia akompana interreta programinforma foto prezentas alrigardon al la Biebrza-rivera Nacia Parko en la kunteksto de la solenita en ĝi en 2024 Jaro de Panoramoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1301-a E_elsendo el la 15.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Pasas 13 jaroj post la apero de la Pola RetRadio en Esperanto, la 15-an de februaro 2011. Tio estas la okazo tre resume retrorigardi al la pasinta historio, dum kiu nia Redakcio pretigis al la aŭskultantoj – en la kondiĉoj de grandparte sensubtena laboro – 1300 elsendojn. Revoj ne malkreskas…. En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri tio, ke kun altklasa arto eblas intimi ne sole en grandaj urbocentroj, sed ankaŭ en urboj iom foraj kiel ekzemple Rzeszów; pri la unua traduko el la jida en la polan de „Mago el Lublin” de Singer; pri ministraj blovorkestroj, kiuj estis registritaj en la pla listo de nemateria kulturheredaĵo. En la E-movada kalejdoskopo ni prezentas inviton al la 46-a Esperantologia Konferenco en Aruŝo (kun prelegproponoj retpoŝte al [email protected]). Ni informas pri kongreso de kroataj esperantistoj: https://esperanto.hr/wp/eo/la-12-a-kongreso-de-kroataj-esperantistoj-okazos-en-prvic-luka/; pri kongreso de italaj esperantistoj: kongreso.esperanto.it/90. Krome ni informas pri la reta Poliglota Renkontiĝo 2024: https://bit.ly/48io4nR, kiun por siaj Indiviuaj Membroj subvencias UEA. Nia antaŭmikrofona gasto estas Marcin el Madrido, nia aŭskultanto renkontita dum la Poliglota Renkontiĝo en Teresin en 2023, kiu ekciis pri Esperanto pli frue dum ĉi tiu poliglota evento. En la elsendo ni uzas la okazon memorigi pri la sponsorado de UEA por la reta Poliglota Renkontiĝo 2024. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1300-a E_elsendo el la 10.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ reference al nia arkivo ni memorigas la interparolon el 2009 kun la forpasinta la 2-an de februaro 2024 profesoro Wim Jansen, eksa profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato en Amsterdamo. La interparolo rilatas i.a. al lia oficiala parolado post la transpreno de la profesora posteno.• En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la riĉa februara programo en Katowice, la Eŭropa Ĉefurbo de la Scienco 2024; pri Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj por la Militista Orkestro el Żytomierz; pri omaĝo de italoj al prof. Michele Jamiolkowski, savinto de la Kliniĝinta turo en Pizo.• La sciencbultena rubriko koncernas eplorojn pri la informpoluado.• Cristina Casella kantas en Esperanto fragmenton de la kanto „Sen iu kondiĉo" de Katy Perry. La interreta foto prezentas poldevenan scienciston, kiu savis la Kliniĝintan turon en Pizo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.